Alex ([info]pluvo) wrote,
@ 2009-01-09 02:57:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
Elparolado, Piron, UK
Lastatempe, aŭskultante Radion Verdan, mi malkovris, ke mi malĝuste elparoladis la kombinaĵon de literoj "-uj". Kiam iu tie ĝin elparolis, ĝi estis dirata iomete kiel "-wi", dum mi ĝin elparolas preskaŭ kiel la finaĵon "-oj". Mi pensis pri tio iomete dum la lastaj tri semajnoj, sed hodiaŭ, mi aŭskultis unuafoje parolon de Claude Piron, kaj aŭdis, ke li ĝin elparolis preskaŭ ekzakte kiel mi ĝin elparolas. Estas bedaŭrinde, ke mi neniam estas aŭdinta lin paroli antaŭe, ĉar li estis genio. Eble mi lernis pri lia forpaso frue pasintjare, sed mi ne ĝin memoras, ĉar mi ne scias multe pri la viro krom lia nomo. Krome, mi ne ĉiam estadis la plej aktiva esperantisto tra tiuj ĉi jaroj. Tio min bedaŭrigis, eble stulte, ke neniam mi estas irinta al iu kongreso aŭ eĉ aŭskultinta la parolojn de esperantistoj famaj.

Bonŝance, kiel mi ankoraŭ anoncis en mia taglibro anglalingva, mi planas iri al la Universala Kongreso de Esperanto ĉi-jare en Bjalistok, Pollando, la naskiĝurbo de L. L. Zamenhof. Mi certas, ke ĉiuj legantoj ankoraŭ scias tion, sed mi kredas, ke ĝin diri necesas por substreki la gravecon de la afero. Espereble, mi gajnos sufiĉan monon por povi flugi Varsovien, poste iri trajne Bjalistoken, kaj poste trovi tranoktejon tie dum la tuta semajno. Por ligi ĉi tiun parton de la enskribaĵo kun la lasta, mi legis, ke la nura restanta parenco de Zamenhof ĉeestos la kunvenon, kvazaŭ mi ne antaŭe sufiĉe ege antaŭĝojis la okazon. Mi forte kredas, ke tiu ĉi UK celebranta la naskiĝon de Zamenhof mem antaŭ 150 jaroj en la urbo de tiu okazo estos unu el la plej memorindaj iam ajn, kaj mi fieregos partopreni.



Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…