la 14-a de januaro 2009

00:45
Planoj

Mi studas Esperanton multe lastatempe, kaj mi pensas, ke mi faras ĝin por okupigi min. Sendistinge de la kialoj, mi nune povas komuniki per la lingvo tre facile, kaj mi pensas, ke mi estos bone preparita por instrui la lingvon al aliaj homoj. Mi planis la unuan renkontiĝon, kiu okazos venontmerkrede, kaj mi afiŝis ĉie afiŝojn por reklami la okazon. Espereble kelke de la kvin homoj, kiuj esprimis al mi intereson vere volas lerni iom de la lingvo. Eble ni vespermanĝos kune kaj tiel havos okazon por paroli aŭ Esperante aŭ nur pri Esperanto-rilataj aferoj. Mi nepre priparolos ĝin kun la homoj, kiuj venos al la renkontiĝo.

13:49
Plendoj

Mia ĉefa plendo pri la stato de Esperanto hodiaŭ estas la ŝajne kreskanta influo de la angla vortstoke. Ŝajne parolantoj de la angla povas facile lerni la lingvon, kaj vere mi povas supozi la signifojn de multe da vortoj sen efektive lerni ilin. Ĉiam mi scivolas, kiel facile oni vere lernas la lingvon parolinte denaske ion krom la angla. Mi ja scias, ke ekzistas testamentoj pri tiuj ĉi aferoj, sed mi ankoraŭ pensas, ke mi havis maljustan avantaĝon.

Ankaŭ, ĉiam min ĝenis la fakto, ke ekzistas multe da verboj, kiuj memstare estas aŭ transitivaj aŭ netransitivaj, malgraŭ la ekzisto de la afiksoj, kiuj povas tion ŝanĝi. Pro tio, estas kelke da verboj, kies transitivecon mi neniam povas memori, sed mi supozas, ke tio ekzistis ekde la tempo de Zamenhof. Eble mi estas pretervidanta ion gravan, sed estas sufiĉe evidente, ke verboj netransitivaj ne devas finiĝi per -iĝ-. Eble estas sufiĉe logika ekspliko en la PMEG.